Re: Novaj terminoj por la terminaro



Je mar, 2019-06-25 je 13:29 +0200, Carmen Bianca Bakker skribis:
Je mar, 2019-06-25 je 13:24 +0200, Tirifto skribis:
Kial vi evitus «sinkronigi»?

»Speguli« estas interesa elekto… mi ne certas, ĉu ĝi pli bonas ol
»samhavigi« aŭ ne. Mi provis ĝin pripensi, sed ŝajne bezonos
pripensi plu. :-) Ĉu aliuloj havas profundajn pensojn tiuteme?

Ĉiuokaze la vortero »sinkron« estas nenecesa, kiel montras la ĉi-
supraj fortradukoj, kiuj rimarkinde estas same aŭ eĉ malpli longaj.
Plie ĝi estas neoficiala, kaj mi ne pensas, ke ĝi estas universale
internacia. Tian vorteron ni do prefere evitu por teni simplan
lingvon. 

Ĉu «samtempigi» estus pli bona? «Samhavigi», laŭ mi, oni povus
intermiksi kun «kunhavigi». Tiel «samtempigi» estus pli sendubsenca,
kvankam ne vere temas pri tempo, sed pri datumoj.

Mi dubas, ke »samtempigi« estus sufiĉe klara traduko, ĉar mi ne pensas,
ke tempo estas la ĉefa zorgaĵo. Ekzemple se mi legus »samtempigi
aparatojn« aŭ »kontojn«, mi ne certus, kian rolon la tempo plenumu.

Vian komparon inter »samhavigi« kaj »kunhavigi« mi trovas tre trafa;
finfine oni ja »kunhavigas« datumojn, kun la ĉefa idea diferenco, ke
tio ne okazas por aliaj homoj, sed (kutime) por propraj aparatoj. Sed
vi ankaŭ pravas, ke tio povas esti konfuza, ĉar oni probable volas bone
diferencigi tiujn agojn.

Tion pripensinte, mi pensas, ke ni spegulu la uzon de l’ ardanta vulpo,
kaj uzu »speguli«. La figurasenco ŝajnas sufiĉe klara kaj proksima, por
ke oni komprenu, kaj ĝi aludas proksiman rekreon, ne foran transdonon.
Ĉerizo sur torto estus jama uzateco. Ĉu vi akordas?

Carmen

// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]