Re: Propono pri citiloj



Saluton,

ĝis nun mi sekvis la strategion de orginaleco. Sed bona solvo tio ne estas.

UEA kaj Monato dicidis uzi jenan formon: „tekso”

http://www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/4617856

Eble ni simple sekvu ilin, ĉu? Por mi, tio ne tre gravas, sed ĉiukaze estu varianto sen aldona spaceto.

Amike,
Kristjan


On 2018-02-25 13:19, Tirifto wrote:
Saluton al ĉiuj!

Nia regularo ankoraŭ rekomendas neniajn citilojn, kiuj donus al citaĵoj
en niaj tradukoj kongruan stilon. Ĉar Esperanto havas neniujn citilojn
normajn, mi opinias tion aldoninda. Tamen estas malfacile elekti unu
stilon, ĉar neniu pli bonas esence ol alia. Mi volas atentigi kelkajn
ecojn, pro kiuj oni povus preferi unu elekteblon super la aliaj.

1. Neŭtraleco.
Citiloj, kiuj uziĝas en neniu lingvo nacia, certe taŭgus por tradukoj
internaciaj. Tamen citiloj fariĝas tajpeblaj signoj ĝuste pro sia uziĝo
en lingvoj naciaj; tial ni devus trovi kaj uzi signojn jamajn.
Samideano atentigis al mi “ĉi tiujn„, kiujn mi trovas tre belaj, sed
la suba postvorta parto eble tro similas komojn.

2. Zamenhofeco.
Ŝajnas, ke Zamenhof ofte uzis « ĉi tiujn » citilojn; ili almenaŭ
videblas en pluraj transskriboj, ekzemple en la antaŭparolo al
la Fundamento. Kvankam Zamenhofa stilo neniel fariĝas regulo, se iu
persono fariĝu por ni modelo, ĝi estu Zamenhof, estiel la aŭtoro.

3. Originaleco.
Bona ideo ofte estus konservi la stilon de la lingvo de l’ originala
(nun tradukata) verko. Ordinare tio ankaŭ subtenus diversecon. Tamen,
mi malpreferas ĉi tion ĉe programaro. Ĉiu projekto, kiun mi konas,
estas skribata kaj organizata anglalingve. Tiu ĉi kialigo do neniel
subtenas diversecon, kaj male, ĝi norme kutimigas la anglan stilon.

4. Legebleco.
Se oni trovus, ke iu stilo estas multe pli facile legebla ol alia, tio
estus bona, teĥnika kialo por ĝin preferi. Mi kunsendas tekstan
dosieron (citiloj.txt), kiu enhavas ekzemplan tekston okfoje, ĉiam kun
alia stilo. Bonvolu ĝin legi kun la tiparo »Cantarell«, kiu uziĝas en
GNOME (sed onidire ŝanĝiĝos iom en la sekva eldono). Ĉu vi trovas, ke
iuj stiloj estas multe pli bone legeblaj al vi?

Se neniu proponos neŭtralan stilon, kiu estus bone legebla, mi proponas
uzi « ĉi tiun » (aŭ kun aŭ sen spacetoj), sub la kondiĉo, ke oni ne
trovos ĝin malfacile legebla kompare kun aliaj, ĉar pli bonan solvon mi
ne trovis. Kion vi pensas?

Ĉion bonan
// Tirifto


_______________________________________________
gnome-eo-list mailing list
gnome-eo-list gnome org
https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]