Re: GNOME 3.32: String freeze 19 Feb <-> 12 Mar & ĝisnunaj tradukoj



Carmen Bianca Bakker píše v Út 20. 11. 2018 v 19:07 +0100:
Saluton al ĉiuj,

Kaj al vi!

Je la 14-a de Marto, 2019, GNOME 3.32 eldoniĝos.  De la 19-a de
Februaro ĝis la 12-a de Marto, GNOME havos «string freeze».  Tio
signifas, ke la tekstĉenoj de programoj ne ŝanĝos, kaj tradukantoj
povos traduki ĉiujn ŝanĝojn inter 3.30 kaj 3.32 dum tiu tempo.

(Asekura korekto: La tekstĉenoj ne ŝanĝiĝos, ĉar ilin oni ne ŝanĝos.)

Ĉu interesiĝas vi fari tradukojn dum tiu tempo?  Ne necesas plene
traduki programojn. Nur necesas traduki tiujn programojn, kiuj jam
estas preskaŭ plene tradukitaj.

Bone! Se mi tiam povos, mi helpos traduki.

Ankaŭ ne necesas traduki la «gschema»-partojn de programoj.  Uzantoj
preskaŭ neniam vidos tiujn ĉenojn, krom se ili uzas la DConf-
redaktilon.

Cetere, mi pensas, ke mi tradukis grandparton de la plejofte uzataj
programoj.  Ankoraŭ kelkaj programoj restas, sed plejparto nun estas
plenumita.  Tamen, mia celo de entute traduki la kernon _ne_ estas
atingita.  Sed mi dubas, ĉu havus sencon traduki la tutan kernon.

Tre bone! Mi kredas, ke ĉiun programon traduki havas sencon, sed pri
graveco kaj la suma utileco ja bonas distingi. Se vi do daŭre volos
tradukadi, kaj trovos pli agrablan aŭ utilan programon, laŭplaĉe lasu
partojn de la kerno, kiujn vi trovos malmulte uzotaj.

Ekzemple, Orca estas programo por blinduloj.  Mi povus traduki ĝin,
sed mi ne scias, ĉu iu---iam---uzus ĝin.  Mi divenas, ke la nombro da
blindaj Esperantistoj estas tiel malgranda, ke simple estus senutila
fari tiun tradukon.

Tute senutila certe ne, ĉar tiel GNOME ja iĝus pli uzebla por ĉiuj
senvidaj esperantistoj. Ankaŭ mi dubas, kiom da ili fakte uzus la
medion, sed tiu eblo ĉiuokaze ekzistus kaj interesus.

Simile, Brasero estas programo por skribi al KD-oj kaj enhavas multe
da tradukeblaj ĉenoj, sed nuntempe preskaŭ neniu uzas KD-ojn.

Mi ankoraŭ ilin uzas! :)

Ktp ktp.  Ĉu havus pli da senco anstataŭe traduki programojn kiel
Banshee, Fractal, Shotwell, ktp?

Probable jes. Mi povas imagi, ke tiuj programoj estos uzotaj de pli
multaj homoj. Resume mi kredas, ke ĉiu traduko estus bona kaj utila.
(Eĉ se ne por uzo, do almenaŭ por impreso.) Tamen vi sekvu vian
preferon; se vi preteriros partojn de la projekto, eble aliaj ilin
tradukos poste. Ke malpli uzataj partoj venos pli poste, tio estas,
laŭ mi, entute en ordo.

Amikajn salutojn,
Carmen

Samon
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]