Terminaro pligrandiĝis, regularo ete ŝanĝiĝis.



Saluton al ĉiuj!

Mi transskribis la mankantajn vortojn el la malnova terminaro de Ubuntu
[1] al la nova de GNOME [2]. Tamen mi preterlasis kelkajn; jen listo
kun kialigo:

distributor | distribuanto | Ĝin enhavas Komputeko solan.
environment | ĉirkaŭaĵo | Mi komparadas ĝin kun »medio«.
file id | dosieridentigilo | Ĝi esprimeblas per »dosiera identigilo«.
framework | kadro | »Kadro« ŝajnas plursenca; Komputeko diras »framo«.
lockdown | malriglo | Mi ne sukcesis kompreni la rilaton.
rewinding | revolvante | Preciza gramatika formo de jama vorto.
scrobbling | mutikregistrado | Mi trovis nenion pri »mutik«.
shut down | elŝalti | Ĉu eble »malŝalti« [3] aŭ »malstartigi«?

Komentoj estas bonatendataj! Fakte estus tre bone se iu povus klarigi
(aŭ korekti) la malklarajn. 

Plue, mi reskribis malmultajn partojn de la regularo. Ankaŭ la regulon
pri ĥo mi forigis, ĉar finfine vere temas pri malgranda parto de la
stilo, kiu bonteneblas per aliaj iloj.

Progreso estas malrapida, sed espereble ĝi iras al bona celo. Al ĉiuj
mi deziras feliĉan Kristnaskon (frue venontan). :)

Amike
// Tirifto

-----------------------------------------------------------------------
1. https://wiki.ubuntu.com/EsperantoTeam/Terminaro
2. https://wiki.gnome.org/Esperanto/Terminaro
3. Kunskipano »Kristjan« menciis alian (pli ĝustan) signifon de
»ŝalti«. Tamen mi ankoraŭ nek trovis nek ricevis komprenigon pri tio,
do mi restas ĉe haveblaj fontoj.

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]