Teĥnika terminaro



Saluton samideanoj!

Mi ete ŝanĝis la regularon kaj aldonis simplan tasko-liston, por ke ni
sciu, kion ni faru! :)

https://wiki.gnome.org/Esperanto

Mi ankaŭ faris paĝon por la terminaro. Ĝi estas tre nova kaj enhavas
nur partod el la terminaro de Ubuntu.¹

https://wiki.gnome.org/Esperanto/Terminaro

Kelkajn vortojn (emfazajn) mi ŝanĝis, pro la ĉi-subaj kialoj. Bonvolu
min sciigi, se mi iel eraras, aŭ se vi ne konsentas kun iu ŝanĝo.

Default: apriora → norma/implicita
(La duaj estas pli facile rekoneblaj.)

Enable: enŝalti → ŝalti
(»-en« ŝajnas superflua kaj mankis en Komputeko.)

Extension: kromaĵo → kromprogramo
(La unua estas tro ĝenerala.)

Log in: ensaluti → saluti
Log out: elsaluti → adiaŭi
(La duaj estas pli logikaj; mi ne komprenas la sencon de la unuaj.
Se iu jes, bonvolu min komprenigi!)

Option: opcio → elekteblo
(La dua estas fundamenta.)

Program: programaro → programo
(La unua kunportas ideon pri grupo da programoj.)

Zoom: pligrandigi → zomi
(Ŝajnas konfuza la unua, ĉar oni ne ŝanĝas veran grandecon de la bildo.
Eble taŭgus la vorto »proksimigi«?)

-----------------------------------------------------------------------
1. https://wiki.ubuntu.com/EsperantoTeam/Terminaro

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]